Hodiaŭ mi gajnis 30 Wh el #sunpanelo, malgraŭ ke la tuta tago estis nuba kaj ŝajne malluma.
Sen tio, la akumulatoro certe malpleniĝus hodiaŭ.
Por averaĝa tago, mi bezonas 50 Wh da #sunenergio. Tio povigis poŝtelefonon, komputilon, lumilojn kaj aliajn malgrandajn aparatojn.
Mi esperas, ke morgaŭ montros pli da sunlumo. La akumulatoro estas preskaŭ malplena, kaj la plej mallumaj tagoj ankoraŭ ne venis. 101 tagoj restas ĝis la suno regajnas saman altecon kiel hodiaŭ.